Grigory Grin Atom 

feed
 

 
Welcome to GreenLand!
 
 
   

   

   

 
суббота, Февраль 05, 2005
 
Эта заметка написана на языке эсперанто. Проще научиться читать на эсперанто, чем объяснить, почему вы этого не хотите или не можете. Вот словарь.

Je la 1-a de februaro de 2005 en Nurnbergo okazis koncerto de loka barda klubo. La koncerto estis dedicxita al la naskigxtago de Vladimir VISOCKIJ (la 25-a de januaro).

Komence Sergej Orlovskij, la estro kaj la plej aktiva membro de nurnbergaj bardoj, rankontis pri Vladimir Visockij kaj kantis kelkajn kantojn de li. Sergej Orlovskij jam multajn jarojn gvidas la projekton "Bardoj de la Mondo". Tiu cxi projekto kolektas informojn pri bardoj de cxiuj landoj kaj cxiuj tempoj - ekde Orfej gxis nun. Ili jam havas maron de materialoj kaj publikigis libro(j)n.

Fine de la unua duono junulo, kies nomon mi ne memorfiksis, kantis tri baladojn de Visockij (el la filmo pri kavaliro Ajvengo).

En la dua duono oni rankontis pri du "sekvantoj" de Visockij (unu estas Mihxail Sxcxerbakov, sed la duan nomon mi forgesis) kaj prezentis kelkajn kantojn.
Fine Sergej kaj juna kantistino Olga kantis diversajn gajajn kantojn kaj la publiko kunkantis.

La 13-an de februaro en Nurnbergon alvenos Julij KIM. Cxiuj cxestintoj estis vokitaj al lia koncerto.

 

 



Taglibroj  |   Homepage  |   Vorota.de  |   Fotoj  |   LJ  |   Wikipedia  |   CMS  |   E-Mail This page is powered by Blogger, the easy way to update your web site.