Varmegas en Nurnbergo. 35 gradoj. Degelas cerboj. Forkuras pensoj. Sed oni tamen devas labori. Nek malvarma akvo, nek glaciajxoj vere helpas. Nur ventoliloj iomete mildigas situacion.
Mi skribas artikolon pri KEF (unue ruslingve). Espereble, tiun cxi semajnfinon mi aperigos la artikolon.
Sekvan semajnon mi intencas veturi Berlinon por peti la estonojn pri la vizo, kaj ankaux por renkonti Boris Kolker. La tago ankoraux ne estas fiksita.