04.08.05. Mi estis en Berlino. La unua celo estis viziti la ambasadon de Estonia kaj peti vizon. Mia firmao malfermis filion tie (en Tartu) kaj mi fojfoje devos veturi Estonion. Ambasado de Estonia similas al cxiu alia ambasado: aroganta, stulta, burokrata. Oni devas persone cxeesti cxe la ambasado por peti vizon, ne eblas per posxto. Kaj la vizo (3 jaroj, multaj eniroj) kostas 150,- EUR.
Due, mi renkontigxis kun
Boris Kolker, mia E-instruisto, kaj lia edzino Esther. Ili estis en Litovio en la
UK en Vilno kaj nun gastas en Germanio cxe siaj amikoj en Potsdam kaj Halle. Mi iomete montris al ili Berlinon (Potsdama placo, nova Sinagogo, ktp.) Boris donacis al mi sian libron "Vojagxo en Esperanto-lando", reeldonitan kaj prezentitan dum la UK.
05.08.05. Estis la lasta tago de Natasxa en sia laborejo. Sxi sukcese finis la unuan provjaron de laboro. Tiel sxia lernado estas finita! Gratulon, Natasxa! Vi bonege tion faris.
06.08.05. Aperis
kelkaj novaj fotoj (Helsinki, Berlin, festo de naskigxtago, ktp.)
Mi jam ricevis mian pasporton kun la estonia vizo.
Ho, kia mi estas felicxa...
La berlina vojagxo ne estis vana.