Hodiaux Natasxa kaj mi adiauxis nian auxton: nian fidelan VW Polo'n. Gxi estis luita de SIXT Leasing por du jaroj, kaj nun la tempo venis redoni la auxton al SIXT. Do, mi lavis gxin lastan fojon kaj veturigis gxin al DERKA por atesto (Begutachtung) kaj poste al SIXT-stacio. Dankon, amiko, vi bone servis al ni, ni vin ne forgesos.
Nia nova veturilo, kun kiu ni provas amikigxi, nomigxas Renault Megane kaj estos cxe ni sekvajn tri jarojn. Jen gxia foto:

.
Morgaux, vendrede, ni vojagxos per nova Megane al Chiemsee (lago oriente de Munkeno). Ni havos malmultekostan cxambreton en vilagxo cxe la lagobordo. For el la urbego! For al la naturo!