Lunde, 22.8, Nurnbergon vizitis esperantistoj el Kievo: Mikaelo Linetsky, Katerina Petrenko kaj Jevgenia Slovachevska. Post la kunveno kun nurnbergaj esperantistoj en gastejo Platnersanlage mi invitis la gastojn al mi. Natasxa bakis kukon kaj ni pasigis bonajn du horojn babilante pri diversaj aferoj.
Jen la fotoj. Bedauxrinde mia fotilo ne funkcias (vidu: "ribelo de robotoj"), kio igis min fari fotoj per posxtelefono.