Выложены
фотки с Аксиномовской вылазки во франконский зимний лес 19 февраля. Познакомьтесь с нашими эстонскими коллегами.
Эта заметка написана на языке эсперанто. Проще научиться читать на эсперанто, чем объяснить, почему вы этого не хотите или не можете. Вот словарь.Al Italio kun la angla en valizo aux "No parlo italiano..." Tiu cxi artikolo estas verkita kiel ekzerco por Internacia Perfektiga Koresponda Kurso. La tasko estis: "Rakontu pri via vera aux imaga vojagxo al iu lando (eble, tre malproksima) kun helpo de Esperanto. Mi ankoraux neniam vojagxis per Esperanto, sed mi jam havis lingvoproblemojn vojagxante eksterlande. Pri tio mi volas rakonti al vi.En julio 2004 mia edzino kaj mi vojagxis en Italio per nia propra auxto. Nia gepatra lingvo estas la rusa, ni logxas en Germanio kaj bone parolas la germanan kaj aldone pli-malpli la anglan. Ni pensis, ke tio certe suficxas por turista vojagxo. Tamen ni volis iomete kompreni la lokan lingvon kaj du semajnojn antaux la vojagxo prenis lernolibron por la itala lingvo kaj komencis lerni - pli por plezuro ol por utilo.
En la norda parto de Italio - en Suda Tirolo - oni parolas germanan dialekton. Do, ne surprizas, ke eblas interparoli germane kun la indengxenoj.
Nia unua stacio estis Lago di Garda - grava turista regiono en Italio. La bordoj de la lago estas plenaj de hoteloj, pensionoj kaj restoracioj. Kaj cxie oni parolas kaj la anglan kaj la germanan. La plimulto de turistoj estas el Germanio, do la scio de la germana estas versxajne necesa por trovi laboron tie.
Poste ni veturis al Cremona. Tio estas malgranda urbo cxe la rivero Po, malofte vizitata de turistoj. Kaj oni tuj rimarkas la diferencon. Ke neniu parolas la germanan estis kompreneble por ni. Sed ankaux la anglan la homoj sur la strato ne komprenas! Ni sercxis la muzeon de Stradivari - la solan vidindajxon en Cremona. Ecx
tio estis malfacila. Ni demandis "Stradivari Museum", sed la italia nomo estas "Muzeo Stradivariano". Do, oni nin ne tuj komprenis. Neniu povis ekspliki la vojon en la angla. Du maljunulinoj diris "dritto, dritto" kaj faris mangestojn. Ni provis interpreti "dritto" kiel germana "dritte" (la tria). Nur poste ni eksciis, ke
"dritto" signifas "rekte". :-) Ankaux en la muzeo neniu parolas la anglan. Ankaux la sxildoj havas nur italajn tekstojn. Ecx en multaj hoteloj oni ne parolas la anglan. Tiam ni devis uzi niajn kelkajn lernitajn italajn vortojn kaj gestojn.
Forlasinte Cremona-n ni hastis al la maro. Ni elektis malgrandan urbeton apud Genova. Ne multaj eksterlandanoj vizitas tiun lokon. Kaj denove - oni ne parolas la anglan! Kutime cxiu povas diri kelkajn vortojn en la angla. Sed ekzemple en nia hotelo la mastro ne povis kompreni ecx "one room for two persons". Nia preskaux nula
itala helpis nin pli ol la tuta lernado de la angla. Certe, en la multekostaj hoteloj oni parolas ankaux la anglan. Sed tiaj hoteloj ne konvenas al ni. Ankaux la etoso en malgrandaj privataj pensionoj estas pli agrabla kaj interesa.
Veturante reen ni denove haltis cxe Lago di Grada sed en alia loko. Tie cxi la mastro flue parolis la germanan (sed ankaux la anglan) - li ecx logxis kelkajn jarojn en Germanio.
Do, se vi volas vojagxi al Italio antaux la fina venko, aux restu sur konataj turistaj iteneroj aux lernu la italan!
Se vi volas scii plu pri tiu cxi nia vojagxo, legu
mian sekan kaj teknikan artikolon,
tagolibron de Natalia kaj rigardu la
fotojn.
"Der wesentliche Unterschied zwischen Makrelen und uns Menschen ist der, dass wir Menschen ein Gro?hirn besitzen, das es uns erm?glicht, Entscheidungen zu treffen. Diese Entscheidungen k?nnen wir dazu verwenden, einmal nicht unseren Gewohnheiten zu folgen, sondern einen neuen Weg auszuprobieren oder etwas aufzugeben, um Platz f?r Neues zu schaffen.
Kultur hindert uns oft daran, unsere Gewohnheiten zu ?ndern. Kultur ist eine Art, Dinge zu sehen, die sich ?ber Jahre entwickelt hat
und neuen Mitgliedern einer Gemeinschaft als Wahrheit gelehrt wird. Kultur beinflusst deshalb unser Verhalten. ..."
Agile Software Entwicklung im Gro?en, Jutta Eckstein
Эта заметка написана на языке эсперанто. Проще научиться читать на эсперанто, чем объяснить, почему вы этого не хотите или не можете. Вот словарь.Je la 1-a de februaro de 2005 en
Nurnbergo okazis koncerto de loka barda klubo. La koncerto estis dedicxita al la naskigxtago de Vladimir VISOCKIJ (la 25-a de januaro).
Komence Sergej Orlovskij, la estro kaj la plej aktiva membro de nurnbergaj bardoj, rankontis pri
Vladimir Visockij kaj kantis kelkajn kantojn de li. Sergej Orlovskij jam multajn jarojn gvidas la projekton "Bardoj de la Mondo". Tiu cxi projekto kolektas informojn pri bardoj de cxiuj landoj kaj cxiuj tempoj - ekde Orfej gxis nun. Ili jam havas maron de materialoj kaj publikigis libro(j)n.
Fine de la unua duono junulo, kies nomon mi ne memorfiksis, kantis tri baladojn de Visockij (el la
filmo pri kavaliro Ajvengo).
En la dua duono oni rankontis pri du "sekvantoj" de Visockij (unu estas
Mihxail Sxcxerbakov, sed la duan nomon mi forgesis) kaj prezentis kelkajn kantojn.
Fine Sergej kaj juna kantistino Olga kantis diversajn gajajn kantojn kaj la publiko kunkantis.
La 13-an de februaro en Nurnbergon alvenos
Julij KIM. Cxiuj cxestintoj estis vokitaj al lia koncerto.