Grigory Grin Atom 

feed
 

 
Welcome to GreenLand!
 
 
   

   

   

 
пятница, Январь 06, 2006
 
Denove tempo pasas, sed mi nenion skribas. Sed nun tio estas pardonebla. Mia patrino jam forveturis (hejmen). Natasxa kaj mi restis solaj kun la eta Vicxjo. Li dume fartas bone. Iom kreskis. Lernis halti sian kapon kaj scivoleme cxirauxrigardi. La fotoj de la dua monato estas enretigitaj kaj cxiusemajne venas novaj.

La Novan Jaron ni festis familie. Rigardis la fajrajxojn cxirkauxe. Vicxjo ankaux ne dormis gxis la tumulto estingigxis. Jen la familia foto.

La plej proksima evento estas la koncerto de Mikaelo BRONSXTEJN en Nurenbergo la 13-an de januaro. Mi klopodas organizi cxion, sed la tempo mankas terure, kaj ankaux la fortoj.

Le plej geniala softvaro de lastaj monatoj laux mia elekto estas MyInfo - "personal-reference information manager". Mi intencas verki artikolon pri gxi (jes, bonaj intencoj). Per de gxi mi reduktis la nombron de mesagxoj en mia retposxtkesto hejme al 160 kaj en la laborejo - al 10!

Mi ankaux kolektas informoj pri la eblesoj da privata investado, ekzemple mi lernas pri Investaj Fondusoj. Eble ankaux pri tio ion skribos.

Felicxan Kristnakson al cxiuj, kiuj kredas ortodokse!

 

 



Taglibroj  |   Homepage  |   Vorota.de  |   Fotoj  |   LJ  |   Wikipedia  |   CMS  |   E-Mail This page is powered by Blogger, the easy way to update your web site.