Nun esperante
Evidentiĝis ke miaj gepatroj parolas kelkajn lingvojn. Mi ankoraŭ ne scias, kio estas lingvo, sed mi jam komprenis, ke ekzistas pli ol unu. Mi ja kontaktas la gepatrojn telepatie, do, ne estas iu problemo lingva. Sed mi ne povas kontroli en kiu lingvo la gepatroj transdonas miajn pensojn en la retpaĝon. Kiam mi estos granda, mi lernos multajn lingvojn (tion diradas mia patro).
Por tiuj, kiuj ne komprenas la rusan, jen mia mallonga historio. Mi estas Viktoro, mi naskiĝis en Nurenbergo (Germanio) en novembro 2005. Post kiam mi malkovris, ke mi povas telepatie kontakti miajn gepatrojn, mi finfine igis ilin krei blog'on por mi kaj aperigi miajn pensojn. Pro tio ankaŭ vi povas komuniki kun mi, ekscii pri mia vivo kaj ekvidi miajn fotojn. Se vi volas ion diri al mi, lasu komenton ĉi tie aŭ sendu mesaĝon al viktor @ grine.net.
Lasta novaĵo estas, ke mi finfine turnis min de la dorso sur ventron. Vidu la fotojn sube. La patrino diras, ke sekvan mardon estos mia naskiĝtago. Mi ne scias, kio estas mardo kaj kio estas naskiĝtago, sed verŝajne estos bona afero, se la patrino estas tiom ekscitita. Mia patrino estas la plej bona!

0 Comments:
Kommentar veröffentlichen
Links to this post:
Link erstellen
<< Home